Kiam fundinta tiu Monaĥejo?
La Jeronima Monaĥularo estis tre kunigita al la nobelaro kaj la
kastiliaj gereĝoj, Kaj ankaŭ permesis aniĝi al la laikoj, kiel
estis ĝiaj fondintoj “Fernandez Peña” kaj “Yáñez Figueroa”.
Kaj sevilja nobelo, “Fray Diego Martinez”, monaĥo de
“Guadalupe”, kiu estis ankaŭ fondinta Monaĥejon de “San
Jeronimo Buenavista de Sevilla”. La historio komencis en 1.413 kiam
“fray Diego”, krom Monaĥo, estis doktoro je Juro, vokita al
Seviljo por jura konsilado pri familiaj aferoj por sia patro, kiu
estas tezoristo de La “Casa de la Moneda” (La Mona Domo).
Kaj
al Seviljo alvenis “Fray Diego” kune kun alia ordinito de
Seviljo, “fray Juan de Medina”. Foje solvita la monajn aferojn,
la patrino de “Fray Diego”, aparteninta ankaŭ al Sevilja
nobelaro tiama proponas al sia filo la fondigo de Jeronima Monaĥo
en Sevilja. Kun la subteno de la ĉefepiskopo,
“Alonso de Ejea” kaj kun la donado de la ekster-rempara en la
urbo de “Juan Jurado”, en “Mazuelos” aŭ “Buenavista”.
“Fray Diego” obtenis la licencon de la Prioro de “Guadalupe”
kaj ekposedis la terojn je 27ª Januare 1414. Iomete poste, je 11ª
de Februaro, oni organizis katolikan manifestacion por konsekri la
Monaĥejon . “Fray Diego” estis nomata kiel ĉefmonaĥo kvankan
dependa de la Monaĥejo de “Guadalupe” ĝis la jaro 1.426.-La Unuaj ekkonstruoj
Ĉar
havis la helpon de la Ĉefepiskopo
kaj sia patro kiu estis la rega tezoristo, “Fray Diego” komencis
tre rapide la konstruon de la gotika kapelo kiu daŭris de 1.414 ĝis
1.450. De la principo, La Monaĥejo havis privatajn donaciojn kaj
urbajn privilegiojn kiuj faris ke siaj profitoj kaj proprietoj estis
tre abundaj. Ankaŭ aldonendas ke la patrino de Fray Diego mortis dum
1.429; pro tio la Prioro de “Guadalupe” repostulis por si mem la
heredaĵon, tiel “fray Diego” forlasis provize sian kondiĉon de
Prioro por sin dediĉi procesi por la rajtoj de “Buenavista”.
Kion, kompreneble, li gajnis.
La Hieronima Komunumo en Seviljo
Per
la akirinta prestiĝo,estis fondita La Monaĥejo “Jeronima de San
Isidro del Campo” kaj en 1475 estis fondita ankaŭ la Monaĥejo de
“Santa Paula de la Cruz”, unu
el la unua de Jeronimaj Patrinoj kaj kie restis garditas multe el la
arkivoj de la Monaĥejo. Dum 1.491 oni farigis al la presejo
liturgian libron “Antifonariom”, estante tiel la unua Sevilja
komunumo kiu uzis tiel moderna inventaĵo. Kiam en 1.503 Sinjorino
“Catalina de Ribera” fondas “Hospital de las Cinco Llagas”
oni koncedas al la Prioroj de Monaĥoj de “Santa Maria de las
Cuevas”, “San Jerónimo de Buenavista” kaj “San Isidro del
Campo” la gardadon de tiu hospitalo. Poste sekvas aliajn. Tio
parolas pri la grava prestiĝo de la Monaĥejo en tiu epoko. Tio
ne nur estis socia kaj mona prestiĝo por la Ordo sed, ankaŭ, oni
povas paroli pri influoj de la Monaĥejo en la konstruarto de la
epoko en Seviljo tial ke la fratoj de la Ordeno kontrolis tutajn
konstruojn siajn. Krome, sia privilegia loko fronte de la rivero, kun
bela videjo kaj fore de la epidemioj kiuj de tempo al tempo ruiniigis
la urbon, Faris ke tiu Monaĥo estis la favorita de religiaj viroj
kaj gravaj laikoj kaj tiel estis elektita de la kronuloj por tranokti
antaŭ eniri en la urbo dum siajvizitoj. Tiel katolikaj gereĝoj
dormis 8 fojojn en ĝiajmuroj, plus du kiu faris la katolika
“Fernando” kun sia dua edzino,”Germana de Foix”. Poste
alvenis “Carlos I” kun okazo de sia geedziĝo kun “Isabel de
Portugal” ankaŭ estis “Felipe II” kiu, igis al la monaĥoj la
printon de “la Bula de la Santa Cruzada para las Indias”. Pro tio
oni instalis presejon enan. Certe la farigado estis por “San
Lorenzo del Escorial”, sed estis malpli multekosta en Sevilja de
kie ekiris ŝipoj al la Indioj.
La Monaĥejo en krizo
Dum
la fino la jarcento XVIIª Komesiĝas la krizo de la Sevilja urbo. De
esti unu el la urboj pli malfermaj, intelektaj kaj artaj, kaj kun pli
da loĝantoj post Parizo,Londo kaj Napolo. Pordo de Ameriko kaj
Europo, la urbo pro pluraj epidemioj de pesto perdis la duonon de ĝiaj
loĝantoj kaj eniris en granda kaj economika krizo. La Monaĥejo kiu
ankaŭ suferis grandan malkreskon pro la malgajnoj en la inundoj de
1.626.
Ankaŭ,
Ŝprucas novaj kaj religiaj ordenoj, kiel la Jezuita kompanio, kiu
finis kun la privilegioj kiuj havis La Jeronima Ordeno kun la reĝa
krono kiu ankaŭ pasigis gravan kaj ekonomikan krizon kiu faris
tranĉojn en privilegioj kaj favoraĵoj koncedita al la ĝeneralaj
Ordenoj kaj eĉ plie al “Monasterio Buenavista”; plie dum la
restado de la gereĝoj en la Monaĥejo, tiu devis ke kontribui al la
reĝaj kampanjoj, okazintaj eĉ aldoni ĝis 45 siaj domoj en unu el
la kampanjoj far “Felipe IV”. Al cio tia aldonas malpliiĝo de la
vizitoj al la urbo ĉar Seviljo en plu estis riĉa kaj prospera ol en
aliaj tempoj.
Tiel
de la “Felipe IV” tranokto en “San Jerónimo” antaŭ eniri
tia la Pordego de la “Macarena” en 1.624 ĝis alveno de “Felipe
V” pasis pli ol jarcento.
La Moneĥejo de “San jerónimo de Buenavista” kaj la Arto
Eĉ
en ĝia dekadenco, la Jeronima komunumo de Sevilla daŭriĝis investi
en artaĵojn. Jam dum la unua kvarono en la jarcento XVI la
Florenca Torrigiano faris la figuron “San Jerónimo” pentofara kiun nune oni povas vidi en la Muzeo de “Bellas Artes” de Seviljo.
Dum
la jarcento XVIIª la komunumo farigas far Zurbarán kolekto da
pentaĵoj pri la vivo de sia Sankta Patrono por la Monaĥejo
“Guadalupe”. Ĉi tiu pentristo pentras siajn pentraĵojn en la
Monaĥejo de Seviljo dum dek jaroj kaj kiam li foriris al Madrido, la
monaĥoj de Sevilja dungis la pentriston “Vadés Leal”. Tiel ĉi
tiu Korduva pentristo loĝados dum 1.656 en Seviljo kaj pentras
por la Monaĥejo dudek unu pentraĵoj: ses grandaj pentraĵoj pri la
vivo de “San Jerónimo”, Santa Paula” kaj “San Eustaquio”.
Jam dum la fina jarcento XVIIIª, La religia ordo farigas al la Sevilja
pentristo “Juan de Espinal” dudek ses pentraĵojn pri la vivo de
“San Jerónimo” por la muroj en la ĉef-klastro. Ĉar ili pedis sub volboj ili estis duonvolbe formata, tamen poste retuŝitaj por esti ort-anguloj. Ankaŭ oni parolas de
murpentraĵoj “frescos” far “Pedro Duque Cornejo” kiuj
malaperis.
La fino de la Monaĥejo
Jam dum eko de la jarcento XIXª nur estis dekduo da monaĥoj el pli da
cent kvindek dum aliaj epokoj en la Monaĥejo. La politikaj
cirkonstacoj ŝanĝiĝis multe kaj “San Jerónimo de Buenavista” estas nun
Monaĥejo ekster la urbo kun grandaj propaĵoj aranĝitaj per tre malmulte da monaĥoj. Kiel
ili estis izolaj kaj sen kapablo por gardi sian artajn trezorojn, ili translokis
ĝin al la Monaĥejoj de “Santa Paula” kaj “San Buenaventura”. Dum
Aŭgusto 1.809 oni dekretas finon de regula klerikaro kaj la konfiskon
da krudaj terenoj de la Monaĥejo. Dum la sekva jaro je febrŭaro, oni
konfiskas el la Monaĥejo la tuta artaĵoj, meblaroj, figuroj, k.t.p.
Ekzistis granda rilato el cio konfiskita, per tio oni scias ke la argentaĵoj, oraĵ-arto,
ŝtofoj, oni trandonis al la armea tezoraĵo; la biblioteko al la Universitato; la
kuirilaroj al la Ĝenerala Hospitalo, kaj la pentraĵoj sendis al la Alkazaro
aŭ aliaj preĝejoj de la urbo kiel “Santa Marina”, “San Juán de la Palma”,
“San Andres” kaj “San Gil” inter aliaj. Nune ni povas vidi kelkajn de tiuj
pentraĵoj en “Museo de Bellas Artes de Sevilla”. Inter 1.815 kaj 1.820
en la Moneĥejo oni produktis forrabo dum bruligo intence, kiu estis terure.
Dum 1.823 oni permesis al la hieronimaj turniĝi al sia Monaĥejo,
ili ne povis rekonstrui la preĝejon pro la fajro. Dum 1.835 oni
solvas la religian ordenon kaj malmutan kion restis tie esti transdonita al la Monaĥejo de “Santa Paula”, sekvinta la sorton de aliaj
Monaĥejoj.
Poste
la Monaĥejo en 1.843 konvertiĝis en fabriko de kristaloj; antaŭe
esti
lazareto
kaj ankaŭ lernejo de “Alejandro Farnet”, eĉ ĝi estis porkaj
manĝujoj ĝis jarcento XX.
En
1.964 oni deklaris kiel nacia monumento kaj estis aĉetita en 1.984 por
la urbo.
Nune
La Monaĥejo estas riparita kvankam ne tute.